La Vortaro

Kunlaboru !

La Vortaro estas senpaga programo (cxiesajxo), verko de du Nederlandanoj versxajne iom frenezaj : Tom van der Meijden kaj Frits van Zanten.

En diversaj landoj, nome : Italio, Francio, Rusio, Danio, Svedio, Norvegio kaj "Esperantio" afablaj volontuloj prizorgas la disdonadon kaj la evoluigon de la programo, prizorgante tuicele TTT-ejon, respondante al retleteroj, aux prilaborante la kontrolon kaj la pliricxigon de la vortlistoj.

Se vi ankaux deziras ekzerci tiun pasiigan aktivecon kiu rabas multe da tempo, neniun grosxon enkasigas sed, celante la interpopolan komprenigxon, kongruas kun la idealo esperantista, ne hezitu kontakti min.

Ni sercxas personojn kiuj dezirus :

- helpi al ni por kontroli kaj/aux pliricxigi la vortlistojn de la vortaroj kiujn ni proponas,
- krei novajn vortlistojn por novaj vortaroj,
- prizorgi novan version de La Vortaro, same kiel la Esperanta, Franca, Itala, Rusa, ktp. ,
- krei kaj evoluigi TTT-ejon kulturcele.