La Vortaro
Oftaj demandoj


1) Elsxuto aux aktualigo de la programo

D. Mi ne kapablas elsxuti vian programon, kion fari ?
R. Provu denove post kelkaj minutoj, la Reto estas kelkfoje kaprica. Se vere cxiuj viaj provoj malsukcesas, ni sendos la deziratan version per retletero. Memkompreneble se tio estas la rezulto de eraro nia (ekz. ligo ne funkcianta), informu nin, ni korektos.

D. Mi uzas Vindozon 95 aux 98 kiuj ne tauxgas kun la versio 3.7.4 de La Vortaro, kion fari ?
R. Sendu mesagxon al ni por ke ni trovu solvon al via problemo.

D. Kiel elsxuti aktualigon sen perdi la vortojn kiujn mi mem aldonis al La Vortaro ?
R. Kun la nova versio 3.7.4 la problemo ne plu ekzistas cxar dum la instalado de aktualigo la programo auxtomate kopios viaj proprajn aldonajxojn kaj listojn en la tauxga dosierujo.

2)Pri la plibonigado de La Vortaro

D. Mi trovis erarojn en La Vortaro, kaj la vortolistoj havas mankojn, kial tio ?
R. La Vortaro ankoraux ne estas finpreta produktajxo. Temas pri komuna projekto, al kiu cxiu uzanto kontribuas. La perfekteco ne cxiam cxeestas, cxar cxiuj listoj ne havas la saman originon (certaj el ili rezultas de informatika krucigxo) kaj mankas al ni bonvoluloj por kontroli kaj pliricxigi ilin.