Historio

La celo de tiu pagxo estas rakonti la evoluon de La Vortaro, mencii la personojn kiuj bonvoleme helpis al gxia prospero kaj informi vin por ke vi sciu cxu vi havas la plej lastan version de la programo aux de iu vortlisto.

xx/11/1998 : Mi acxetas CDromon sur kiu trovigxas kolekto da cxiesajxoj. Inter ili estas interesa programo por traduki de la Franca al dekduo da lingvoj. Domagxe ne al Esperanto...

15/01/1999 : Mi havas aliron al la Intereto kaj trovas hazarde la TTTejon de tiu vortaro kiun mi malkovris sur CDromo. Gxi proponas multe pli da lingvoj kaj interalie : Esperanto ! Mi elsxutas gxin ! Ve! gxi uzas la x sistemon kaj entenas tiom da eraregoj....

10/02/1999 : Mi kontaktas la prizorganton de la TTT-ejo, iu Beaumont, kaj proponas mian helpon por plibonigi la aferon. Tiel komencigxis nia kunlaborado kaj amikeco.

25/04/1999 : Aperas renovigita Esperanta versio de la franca vortaro : "Le Dictionnaire", sur la TTT-ejo de Beaumont. La nova versio uzas Latin3 tiparon kaj estis korektita de Sro Gérard Gonnet-Boisson kaj mi mem.

15/06/1999 : La vortlisto Français-Esperanto estas aktualigita.

21/08/1999 : "Le Petit Cours d'Esperanto" kiu funkcias kun la Franca versio de "Dictionary Program" kies nomo estas nun : "Le Dictionnaire Freelang" aperas sur la TTT-ejo de Beaumont.

1/11/1999 :"The Dictionary program" havas nun Esperanto version : La Vortaro. Malfermo de la TTT-ejo kaj enretigo de La Vortaro kun 17 versioj : Afrikansa, Angla, Dana, Euxska, Finna, Franca, Frisa, Germana, Hispana, Irlanda, Islanda, Itala, Latina, Nederlanda, Norvega, Surinama, Sveda. Dankegon al la personoj kiuj ebligis la naskigxon de La Vortaro kaj kies nomo trovigxas en la rubriko "Dankoj" de la programo.

09/03/2000 : Apero de la Euxska versio, Sro Dominique Cornice afable permesis al ni uzi sian vortliston.

28/04/2000 : Nova versio de la programo 3.4 kun novaj eblecoj.

14/05/2000 : Enretigo de la korektita kaj plivastigita Angla versio de La Vortaro dank'al la laboro de Gary Mickle.

25/05/2000 : Nova lingvo estas proponata : la Kataluna kiun ofertis al ni Sro J. Inglada Roig

04/06/2000 : Per krucado de la listo Hungara-Franca de Sro Guillaume Savoye kun nia Esperanto-Franca listo ni kreas "Hungara-Esperanto" vortaron.

13/06/2000 : La Franca plivastigita dank'al la aldono de la listo de Dominique Couturier

13/07/2000 : Ni konstatis kaj korektis cimon cxe la nova Franca versio : ekestis problemoj pro la refleksivaj verboj en la Franca.

29/07/2000 : Dank'al sonoj igxas la funkcio lerni (laux dialoga regximo) pli viva. La Nederlanda vortlisto estas malpezigita je propraj nomoj .

19/10/2000 : Per listo krucado ni kreas la Slovakan version.

15/11/2000 : Sro Lubomir Fahtj sendas al ni korekton kaj plivastigon de la Slovaka.

21/12/2000 : Dank'al la helpo de Lubomir Fahtj ni kreas Cxehxan version surbase de la laboro de Sro Pierre Le Roux kiu verkis vortliston Cxehxa-Franca por Freelang.

18/01/2001 : Sro Karl-Gustaf Gustafsson disponigas al ni Svedan vortliston kiu permesas al ni plibonigi kaj pli vastigi la antauxan version.

13/02/2001 : Dank'al la laboro de Sro Antonio Luís Lourenço dos Santos ni povas proponi Brazil-Portugalan version (t.e. la Portugala lingvo parolata en Brazilo).

12/03/2001 : La Hungara kiun ni forprenis cxar gxi entenis tro da eraroj, revenas korektita kaj plivastigita dank'al la laborego de Sro Jozefo Horváth kun partopreno de Sro Tibor Szabadi.

19/03/2001 : La korektita versio de la Hungara ne kapablis montri la literojn u kaj o cxapelitaj de duoblaj streketoj. La problemo estas nun solvita. Sro Karl-Gustaf Gustafsson, kiu antauxnelonge korektis la Svedan, forprenis la akuzativajn formojn de la vortlisto kiun li proponis, cxar tio povis kauxzi miskomprenojn.

01/05/2001 : Versio 3.5 de La Vortaro : La programo estas disigita de la vortlistoj. La tiparo Latin3 Times SudEuro kaj la Kolorsxangxilo instaligxas auxtomate.
Nova sistemo : la reakirilo permesas retrovi la mem aldonitajn vortojn post instalo de aktualigo de listo.

09/07/2001 : La jaro 2001 estas tiu de la UK en Zagrebo. Dank'al la laboro de Marija Belosevic ni povos proponi gxustatempe la Kroatan version de La Vortaro al la kongresanoj.

06/08/2001 : La Hungara kaj la Euxska estas plivastigitaj respektive de Sro Jozefo Horváth kaj de Sro Dominique Cornice kiuj jam kompilis tiujn vortlistojn.

24/09/2001 : La vortlisto de Sro Emanuele Bozzolo kiun ni miksis kun tiu de Sro Manuel Giorgini, por plivastigi la Italan kusxis jam de longe en nia tirkesto, ni finfine trovis la tempon...

19/11/2001 : La Franca estas korektita, gxi perdas multajn duoblajxojn, sed tamen pligrandigxas dank'al la vortoj cxerpitaj el la fakaj vortaroj de Sino Mireille COROBU.

01/12/2001 : La Germana estas reviziita, korektita kaj plivastigita dank'al la laboro de
Prof. Katinjo FETES-TOSEGI, koran dankon al sxi !

20/12/2001 : Ni devis sxangxi nian retadreson kiu estas nun : bvivier@la-vortaro.net
kaj ni profitis la okazon por akiri domenan nomon por La Vortaro, kies adreso nun estas : http://www.la-vortaro.net.

10/01/2002 : La Itala ricevas cxirkaux 1000 pliajn vortojn dank'al la laboro
de Sro Massimo RIPANI, kiun ni dankas pro lia partopreno.

22/01/2002 : Nia gastlibro estas nun en Esperanto !
Dankegon al la firmao SPIN http://www.spin.de kiu permesis al ni esperantigi sian senpagan
gastlibron. Ni invitas cxiujn teksestrojn danki al SPIN por tiu iniciato, uzante la ofertitan servon.

24/01/2002 :La Pola estis tre atendita de multaj samideanoj, ni sxuldas gxian realigon
al Sro Witold CZERWINSKI pli bone konata en Esperantio sub la verda
kromnomo : Vito REDSKY. Gratulegon kaj dankegon al li.

12/03/2002 :La Itala plivastigita : Sro Massimo RIPANI sendis al ni tiun aldonajxon al la listo kiun li mem jam plivastigis. Ni dankas lin pro lia fideleco kaj laboremo.

10/04/2002 : : la Luksemburga, vera unikajxo en nia kolekto.Tiel ampleksa Luksemburga-Esperanto vortaro ekzistis laux nia scio : nek surpapere, nek komputile. Dankegon al Marie-José BEHM por sxia kunlaborado.

20/05/2002 : La Brazil/Portugala estas plivastigita kaj plibonigita de gxia auxtoro :
Sro Antonio Luís Lourenço dos Santos. Ni cxiuj, partoprenontoj de la UK en Fortalezo aux ne, tre dankas lin.

8/07/2002 : Niaj du kunlaborantoj Jozefo HORVÁTH kaj Massimo RIPANI plivastigis respektive la Hungaran kaj la Italan vortlistojn. La Hungara listo atingas nun pli ol 26 000 vortojn dum la Itala superas la 7 500. Gratulon kaj dankon al ili, nome de ni mem kaj de la uzantoj de tiuj vortlistoj tre ofte elsxutitaj.

1/08/2002 : Versio 3.6 de La Vortaro :
Nun 2 malsamaj instalprogramoj : por Vindozo 95 kaj aliaj versioj.
La butono tiparo nun aperigas la kompletan Esperanto alfabeton.
La klavkomandoj nun bone funkcias.
En la rubriko Helpo, la subrubrikoj : "helpo de La Vortaro" kaj "rilate al" estis aktualigitaj.

24/09/2002 : Nun ekzistas Brazil/Portugala versio de Dicionary Program.
Gxin kreis kaj prizorgas nia brazila amiko Antonio Luís Lourenço dos Santos
La programo kaj la unua vortlisto estas elsxuteblaj ekde la TTT-ejo de la
Pinarbara Esperanto-Grupo : http://www.rantac.com.br/users/alls

Nova rubriko aperis en nia TTT-ejo : Aliaj Programoj
tie ni intencas proponi al vi niajn kreajxojn senrilatajn al La Vortaro.
SkanPerfekt nia unua proponitajxo estas dulingva programo Franca-Esperanto
kiu helpos al vi kalkuli la tauxgan rezolucion por pligrandigi fotajxon per skanilo.

16/12/2002 : Dankon al Marie-José BEHM kiu jam la duan jaron desegnis nian Avofroston.
Por fini la jaron 2002 ni proponas la programon TransSkribu en la rubriko Utilajxoj de la cxefpagxo de nia TTT-ejo.

23/01/2003 : La hungara vortlisto estis plivastigita de Jozefo HORVÁTH kaj atingas nun cxirkaux 30 000 vortojn.
Mindenes Szótár la Hungara versio de La Vortaro estas nun atingeble ekde : http://www.mindenesszotar.hu

18/02/2003 : "Mi sendas al vi la liston Esperanto-Brazil-Portugala, al kiu mi aldonis preskaux mil enirvortojn. Cxar mi ricevis raporton de samideano, kiu ne povas vidi
la tildojn(~),mi anstatauxigis ilin por steletoj(*)."
Jen eltirajxoj de la mesagxo kiun ni ricevis de nia kunlaboranto el Brazilio :
Antonio Luís Lourenço Dos Santos kiun ni multe dankas pro lia grandega laboro.

26/04/2003 : Kvankam modesta (iom pli ol 1000 vortoj) la Ukraina estas grava evento por La Vortaro cxar gxi estas nia unua nelatina vortlisto. Ni esperas ke gxi estos baldaux plivastigita kaj ke rapide aliaj diversalfabetaj vortaroj sekvos.
Bonvolemuloj cxiam sercxataj...

10/06/2003 : Sinjoro Federico ZENITH informis nin ke La Vortaro funkcias sub Linukso dank'al la kongruiga interfaco Wine. Li verkis pagxon, rekte alireblan ekde nia TTT-ejo, kiu klarigas kiel realigi tion. Koran dankon al Sro Federico Zenith kaj bonvenon al la uzantoj de Linukso !

02/11/2003 : Al ni cxiuj malplacxas ne sukcesi finplenumi vortkrucenigmon. Tio neniam plu okazos al vi se vi uzos la programon SOLVILO kiu montras la diversajn solvojn eblajn por plenumi kadrojn. Gxi montrigxos ankaux tre utila en diversaj cirkonstancoj kies plezuron malkovri ni lasas al vi. Ligo en la rubriko Aliaj Programoj de la TTT-ejo de La Vortaro permesos al vi vidi kaj elsxuti la programon. SOLVILO funkcias sub Vindozo ekde la versio 98. Bonajn vortkrucrezolvadojn !

01/12/2003 : Pro komerca konflikto kun Club-Internet, ni gastigis La Vortaron cxe Wanadoo. Felicxe ni antauxvidis similan situacion kaj akiris konstantan adreson :
http://www.la-vortaro.net
Se vi jam uzas la supran adreson vi tute ne devus vidi sxangxon. Kontrauxe, se por aliri La Vortaron vi uzas adreson enhavantan la vorton "club-internet" tiu baldaux ne plu estos valida. Ni rekomendas al vi uzi kaj registri la supran adreson en via navigilo. Ni petas la TTTestrojn kiuj bonvolis meti ligojn al La Vortaro kontroli kaj modifi ilin se necese.

29/05/2004 : Jam de longe la kontribuoj de : Alain-Michel MARTZLOFF (Amicxjo) kaj Gildas LEMAÎTRE pri la franca atendis ke ni zorgu pri ili. Finfine ni trovis tempon por enmiksi iliajn du vortlistojn kun la jam ekzistanta kaj fari al tiu lasta kelkajn korektojn. La rezulto estas vortlisto kun pli-malpli 20 000 enajxojn en la du direktoj. Dankegon al la kontribuintoj !

11/12/2004 : Pro teknika problemo, la TTT-ejo de La Vortaro ne estas momente alirebla per gxia kutima retadreso kaj mi ne povas legi la mesagxojn senditajn al mia adreso cxe la-vortaro.net.
Vi tamen povas retrovi La Vortaron per
gxia antauxa adreso :
http://welcome.to/vortaro
kaj skribi al mi cxe:
b-vivier@wanadoo.fr
Mi pardonpetas pro la gxeno kaj esperas ke la problemo estos solvita post kelkaj tagoj.
Mi tuj informos vin kiam la situacio estos restarigita.

14/12/2004 : Ni havas la plezuron informi vin ke La Vortaro estas denove alirebla per gxia kutima retadreso :
http://www.la-vortaro.net
kaj ke vi povas denove skribi al :
bvivier@la-vortaro.net
Ni dankas pro via pacienco kaj deziras al vi :
AGRABLAJN FINJARAJN FESTOJN !

27/01/2005 : Sro Witold CZERWINSKI verde dirite Vito REDSKY, la sama persono kiu jam kompilis la unuan polan vortliston, proponis al ni aldonajxon de cxirkaux 5000 vortoj en cxiu tradukdirekto. Sciante ke la pola estas la 2a plej ofte elsxutata vortlisto de La Vortaro, ni certas ke
MULTAJ PERSONOJ APLAUXDOS JE TIU BONEGA LABORO.

04/03/2005 : Ni havas la plezuron anonci al vi le la Serba estas nun disponebla. Gratulon al Sinjoro Dimitrije JANICIC kiu kreis tiun vortliston kaj kiun ni bonvenigas inter niaj kunlaborantoj.
La komunumo de le uzantoj de La Vortaro kaj specife niaj serbaj amikoj varme dankas lin pro lia laboremo kaj sindonemo.

09/06/2005 : Ni havas la plezuron proponi al vi la ludon
ENIGMO, esperante ke gxi distros vin.

08/11/2005 : Ni havas la plezuron anonci al vi ke
la vortprovizo de la franca vortlisto estis plivastigita.
Bonan elsxuton!

10/11/2005 : Atenton, en la aktualigo de la 8a de Novembro
mankas cxiujn vortojn kiuj komencigxas per la litero "gx",
se vi instalis gxin bonvolu elsxuti kaj instali la nunan
vortliston. Ni pardonpetas pro la gxeno.

29/02/2006 : Ni havas la plezuron anonci al vi ke
la laboro de Charo permesis aldoni proksimume
1000 vortojn al la hispana vortlisto.
Koran dankon al li !

16/07/2006 : Ni esperas ke nia nova vortludo "PELMELO"
bone amuzos kaj distros vin.
Pelmelo tauxgas por cxiuj, sendepende de la lingva nivelo.
Bonan ludadon !

16/07/2006 : LA HISPANA PLIVASTIGITA
Denove 1000 pliaj vortoj por la hispana vortlisto
kiu jam estis plivastigita fine de februaro 2006
Ni sxuldas tiun plivastigon al Sro Miguel HERNÁNDEZ
kiun ni multe dankas !

13/11/2006 : LA HUNGARA PLIVASTIGITA
Nia nelacigebla prizorganto de la hungara lingvo
Jozefo HORVÁTH faris mirindan laboron kiu ebligas al
ni proponi vortliston kiu atingas preskaux 56 000 vortojn
de la Hungara al Esperantokaj pli ol 50 000 en la inversa direkto.
Ni povas nur gapi pro admiro kaj dankegi lin pri tiu brila rezulto !

16/12/2006 : LA BRAZIL-PORTUGALA PLIVASTIGITA
Jxus antaux la fino de la jaro ni ricevis neatenditan plivastigon de la BRAZIL-PORTUGALA vortlisto kiun ni sxuldas al Prof. Aguinaldo PETRIN Dank'al lia laboro la vortlisto ricevis cxirkaux 5000 pliajn vortojn konsiderante ambaux direktojn. Ni multe dankas al tiu neatendita avofrosto por tiu belega donaco !

6/10/2007 : La firmao SPIN kiu ekde gxia kreado gastis kaj prizorgis senpage la gastlibron de La Vortaro, decidis cxesi tiun aktivajxon. Ni bedauxras sed bone komprenas tiun decidon kaj dankas la firmao SPIN por la servo kiun gxi ofertis al ni senpage dum tiu tempo. Ni trovis propran solvon por anstatauxigi la malnovan gastlibron sen perdi la jam registritajn subskribojn.
Ne hezitu subskribi nian novan gastlibron !

15/11/2007 : JEN LA BOSNA
Antaux nelonge Sinjoro Merzin VEJO Anoncis al ni sian intencon krei BOSNAN vortliston por La Vortaro. Li plenumis sian promeson kaj dank'al lia laboro, ni povas nun aldoni la Bosnan Lingvon al nia kolekto kaj proponi gxin al vi, je elsxuto. Ni dankegas kaj bonvenigas lin inter la kunlaborantoj de La Vortaro.

01/12/2008 : LA POLA PLIVASTIGITA
Dank'al la laborego de Sinjoro Sebastian CYPRYCH kiu aldonis pli ol 10 000 vortojn al la jam ekzistantaj vortlistoj. Tiu bona iniciato tutcerte estos tre utila jxus antaux la venonta Universala Kongreso kiu okazos en Pollando. Dankegon kaj gratulegon al li !

09/02/2009 : JEN LA SLOVENA
Laux propono de Sinjoro Aldo Goran Ninovski kiu afable disponigis al ni la vortlistojn kiujn li ellaboris. Ni dankas kaj gratulas lin por tiu utilega laboro !

03/10/2009 : LA BRAZIL-PORTUGALA PLIVASTIGITA
6000 pliajn vortojn estis aldonitaj dank'al la laboro de Profesoro Aguinaldo PETRIN kiu jam kontribuis antaux kelkaj jaroj al la plivastigado de tiu vortlisto kiu nun enhavas pli ol 33 000 vortojn.. GRATULEGON KAJ DANKEGON AL LI !

10/05/2010 : LA VORTARO EVOLUIGITA
La versio 3.7.4 de la programo ekde nun elsxuteblas !

Por sekvi la informadikan evoluon necesis ankaux evoluigi
LA VORTAROn kiu ne bone funkciis sub Vindozo Vista kaj Seven.
Kun XP tiuj du programoj estas nun la plej uzataj mikrosoftaj operaciumoj dum Vindozo 95 kaj 98 aspektas kiel arkaikajxoj.

La aspekto de la programo kaj gxiaj funkcioj ne estas sxangxitaj tamen modifoj videblas de la uzanto en la nova versio :

- la instalprogamo nun funkcias kiel cxiuj similaj programoj kaj
  permesas ankaux auxtomatan malinstaladon
- licenco klarigas la uzorajtojn de la programo
- la reakirado de propraj aldonajxoj kaj listoj kaze de aktualigo de
  vortlistoj estis auxtomatigita (tiu funkcio anstatauxigas nian
  reakirilon nun senutila)

06/09/2011 : LA BRAZIL-PORTUGALA PLIVASTIGITA
"Denove, mi sendas novan plivastigon de la Brazil-Portugala vortlisto,
cxirkaù 4000 vortojn konsiderante ambaù direktojn. Nun La Vortaro enhavas pli ol 37000 vortojn" Skribis al ni nia nelacigebla kunlaboranto :
Prof. Aguinaldo PETRIN
al kiu ni jam sxuldas du imponajn plivastigojn de la Brazil-Portugala vortlisto.
Ni multe dankas lin pro tiu giganta laboro...

01/10/2012 : LA BRAZIL-PORTUGALA PLIVASTIGITA
Dank'al la laboro de nia vigla kaj fidela kunlaboranto
Prof. Aguinaldo PETRIN
kiu regule sendas al ni novajn plivastigojn de la Brazil-Portugala vortlisto.
Ni aplaùdu kaj danku lin por lia sindonemo !


22/04/2014 : LA BRAZIL-PORTUGALA PLIVASTIGITA
Vortoj ne troveblas por danki nian kunlaboranton
Prof. Aguinaldo PETRIN
kies kontribuo estas nekompareble regula kaj ampleksa.
Li meritas nian dankemon kaj tiun de cxiuj uzantoj de tiu vortlisto !


24/05/2016 : LA BOSNA PLIVASTIGITA
Post longa silento ni havas la plezuron anonci al vi
ke la bosna vortlisto estis plivasitgita de gxia kreinto
Sro Merzin VEJO
Ni multe dankas pro lia grandega laboro !