La Vortaro


Instalado - Malinstalado :


Atenton :

Por instali kaj uzi la version 3.7.4 de La Vortaro necesas havi la rajtojn de administranto.

La nova versio 3.7.4 de La vortaro ne tauxgas por Vindozo 95 kaj 98. Se vi ankoraux uzas unu el tiuj versioj de Vindozo kaj deziras instali la programon aux vortliston de La Vortaro bonvolu kontakti nin.

Uzantoj de Vindozo XP havas la elekton : dauxrigi kun la nalnova versio 3.6 aux elsxuti kaj instali la novan version.
Por instali vortliston en la malnova versio ili devos sekvi la subajn indikojn kaj mem modifi la alvendosierujon kiu defauxlte estas c:\program files\vortaro.

Se vi jam havas La Vortaron instalita en via komputilo (kaj en la defauxlta dosierujo c:\program files\vortaro) ne forprenu gxin antaux la instalo de la nova versio cxar la instalprogramo auxtomate kopios viajn proprajn aldonajxojn kaj listojn en la nova version.

Unua pasxo : Instalado de la programo

Post elsxuto duoble klaku sur la dosiero "Programo 3.7.4.exe"
kaj bonvolu sekvi la priskribojn de la instalprogramo.

Ekrano : Konsento pri uzorajto
Por ke la instalado dauxrigxu vi devos akcepti la
terminojn de la kontrakto pri uzorajto.


Ekrano : alvendosierujo
Nepre ne modifu la alvendosierujon


Ekrano : Elekto de la dosierujo de la startmenuo
Ni konsilas ne sxangxi la proponitan dosierujon


Dua pasxo : Instalado de la vortlistoj

Nepras instali vortliston nur post instalo de la progamo.

Duobleklaku sur la dosiero de elsxutita vortlisto (Xlingvo.exe) kaj bonvolu sekvi la priskribojn de la instalprogramo.

Ekrano : alvendosierujo
Por Vindozo Vista kaj Seven nepre ne modifu la alvendosierujon propronata de la instalhelpilo.
Por Vindozo XP se vi ankoraux uzas la malnovan version 3.6 de La Vortaro, vi devos modifi la alvendosierujon al : c:\program files\vortaro

Ekrano : Elekto de la dosierujo de la startmenuo
Por Vindozo Vista kaj Seven ni konsilas ne sxangxi la proponatan dosierujon.
Por la malnova versio de Vindozo XP nepre elektu "vortaro" por la menuo "Starti".

Ekrano : Kromaj taskoj
Se vi ne deziras piktogramon sur via skribotablo bonvolu forpreni la nocxon. Defauxlte la instalprogramo aldonos piktogramojn de la vortlistoj, de la kolorsxangxilo kaj ligo al la TTT-ejo de La Vortaro en la menuo "Starti".

Je la unua sercxo en vortlisto aperas sur la unua linio la formulo :

(( LINIO FORPRENENDA ))

Klaku gxin per la maldekstra butono de via muso kaj elektu Forprenu tiun regisrajxon.
Aperos la vorto FORPRENITA en la fenestro, tiam klaku la butonon Fermi.
Tiu proceduro permesas al la programo ordigi la liston laý la alfabeta ordo.

Malinstalado

Same kiel la instalado, la malinstado farigxas en du pasxoj :

Laux via operaciumo elektu la funkcion kiu permesas aldoni aux forpreni programon

Klaku sur la butono forpreni tiun programon por la jenan linioj :

La Vortaro 3.7.4
La Vortaro (vortlisto)

kaj bonvolu sekvi la priskribojn de la malinstalprogramo

Atenton : La forpreno de la linio "La Vortaro (vortlisto)" malinstalos cxiujn vortlistojn de La Vortaro