La Vortaro

LICENCO

Tiu kontrakto regas la uzadon de La Vortaro. Vi devas legi kaj akcepti gxin por havi la rajton elsxuti, instali kaj uzi La Vortaron kaj eventuale kontribui al gxia plibonigo.

Difino :
La termino "La Vortaro" koncernas la tradukprogramon senpage disdonata sur la TTT-ejo nomita La Vortaro (http://www.la-vortaro.net) kaj elsxutebla en du partoj : la programo kaj unu aux pluraj vortlistoj.

Origino :
La programaro kies origina nomo estas "Dictionary Program" estas la verko de Tom van der Meijden kaj Frits van Zanten.
La esperanta adaptigo nomita "La Votaro" estis farita de Bernard VIVIER.
Fritz van Zanten rezignis pri siaj rajtoj. Tom van de Meijden restis la posedanto de la fontokodo de la programo sed transdonis al Bernard VIVIER, same kiel al cxiu respondeculo de versio, siajn rajtojn pri la esperanta adaptigo de la programaro.

La programo "Dictionary Progam" ekzistas en diversaj lingvoj. Tiuj diversaj versioj uzas la saman programon sed alia lingvo por la interfaco kaj kiel cxefa lingvo. La itala versio ekzemple uzas la saman programon sed la interfaco estas en la itala lingvo kaj la vortlistoj estas laux la modelo : itala-angla, itala-germana ktp.
La diversaj versioj estas disdonataj sur apartaj TTT-ejoj kaj devas esti konsiderataj kiel sendependaj unu de la alia. Cxiu versio havas propran licencon kaj la kondicxoj kiuj validas por unu versio ne povas anstatauxigi tiujn de alia versio.

Artikoloj de la kontrakto :
1) La Vortaro estas disdonata tia kia gxi estas, sen iu ajn garantio. La respondeco de la auxtoroj aux de la disdonantoj ne povus esti engagxita kaze de damagxo de iu ajn eco kauxzitaj de la uzanto aux aliaj personoj kaj kiuj rezultus direkte aux nedirekte de la uzo de la programo aux de la vortlistoj.

2) Kiel cxiesajo (freeware) La vortaro povas esti libere disdonita kondicxe ke la dosieroj el kiuj gxi konsistas ne estu modifitaj.

Vi do povas :
- elsxuti kaj uzi gxin senpage, por persona au profesia uzo;
- fari kopiojn kaj sendi ilin libere;
- modifi la vortlistojn laux via placxo, uzante la funkciojn de aldono, forigo kaj modifo de
  la programo;
- krei novajn vortlistojn uzante la funkcion de la programo kiu tion permesas.

Estas malpermesite :
- vendi la programon;
- pagigi gxian uzon;
- ekspluati gxin por komercaj celoj;
- enigi gxin en iu ajn financa sistemo kia estu gxia eco (alvoko por donaco, pagendaj abonoj,
  vendo de CDromoj aux DVDoj, ebleco elsxuti post klako sur reklamoj ktp.);
- disigi la programon kaj la vortlistojn;
- modifi iel ajn la dosierojn el kiuj konsistas la programo aux la vortlistoj;
- uzi la vortlistojn kiuj akompanas la programon sen nia konsento.

3) La disdonado de La Vortaro sur senprofitaj CDromoj au DVDoj estas permesata kondicxe ke la retadreso de la TTT-ejo de La Vortaro estu menciita sur la disko aux gxia pakajo.

4) La programaro restas la proprajxo de siaj auxtoroj kaj la uzanto ne farigxas gxian posedanton. Konsekvence estas malpermesite, modifi, adapti, malkompili aux disigi la diversajn elementojn komponantaj la programon kaj la vortlistojn. La vortlistoj ne povas esti konvertitaj kaj disdonitaj sub alia formato ol tiu proponita de La Vortaro.

5) La uzado de La Vorato kaj/aux la kontribuo al gxia plibonigo estos konsiderata kiel akcepto de tiu uzkontrakto.