La Vortaro


Instalado - Malinstalado :


Atenton :

Por instali kaj uzi la version 3.7.4 de La Vortaro necesas havi la rajtojn de administranto.

La nova versio 3.7.4 de La vortaro ne taŭgas por Vindozo 95 kaj 98. Se vi ankoraŭ uzas unu el tiuj versioj de Vindozo kaj deziras instali la programon aŭ vortliston de La Vortaro bonvolu kontakti nin.

Uzantoj de Vindozo XP havas la elekton : daŭrigi kun la nalnova versio 3.6 aŭ elŝuti kaj instali la novan version.
Por instali vortliston en la malnova versio ili devos sekvi la subajn indikojn kaj mem modifi la alvendosierujon kiu defaŭlte estas c:\program files\vortaro.

Se vi jam havas La Vortaron instalita en via komputilo (kaj en la defaŭlta dosierujo c:\program files\vortaro) ne forprenu ĝin antaŭ la instalo de la nova versio ĉar la instalprogramo aŭtomate kopios viajn proprajn aldonaĵojn kaj listojn en la nova version.

Unua paŝo : Instalado de la programo

Post elŝuto duoble klaku sur la dosiero "Programo 3.7.4.exe"
kaj bonvolu sekvi la priskribojn de la instalprogramo.

Ekrano : Konsento pri uzorajto
Por ke la instalado daŭriĝu vi devos akcepti la
terminojn de la kontrakto pri uzorajto.


Ekrano : alvendosierujo
Nepre ne modifu la alvendosierujon


Ekrano : Elekto de la dosierujo de la startmenuo
Ni konsilas ne ŝanĝi la proponitan dosierujon


Dua paŝo : Instalado de la vortlistoj

Nepras instali vortliston nur post instalo de la progamo.

Duobleklaku sur la dosiero de elŝutita vortlisto (Xlingvo.exe) kaj bonvolu sekvi la priskribojn de la instalprogramo.

Ekrano : alvendosierujo
Por Vindozo Vista kaj Seven nepre ne modifu la alvendosierujon propronata de la instalhelpilo.
Por Vindozo XP se vi ankoraŭ uzas la malnovan version 3.6 de La Vortaro, vi devos modifi la alvendosierujon al : c:\program files\vortaro

Ekrano : Elekto de la dosierujo de la startmenuo
Por Vindozo Vista kaj Seven ni konsilas ne ŝanĝi la proponatan dosierujon.
Por la malnova versio de Vindozo XP nepre elektu "vortaro" por la menuo "Starti".

Ekrano : Kromaj taskoj
Se vi ne deziras piktogramon sur via skribotablo bonvolu forpreni la noĉon. Defaŭlte la instalprogramo aldonos piktogramojn de la vortlistoj, de la kolorŝanĝilo kaj ligo al la TTT-ejo de La Vortaro en la menuo "Starti".

Je la unua serĉo en vortlisto aperas sur la unua linio la formulo :

(( LINIO FORPRENENDA ))

Klaku ĝin per la maldekstra butono de via muso kaj elektu Forprenu tiun regisraĵon.
Aperos la vorto FORPRENITA en la fenestro, tiam klaku la butonon Fermi.
Tiu proceduro permesas al la programo ordigi la liston laŭ la alfabeta ordo.

Malinstalado

Same kiel la instalado, la malinstado fariĝas en du paŝoj :

Laŭ via operaciumo elektu la funkcion kiu permesas aldoni aŭ forpreni programon

Klaku sur la butono forpreni tiun programon por la jenan linioj :

La Vortaro 3.7.4
La Vortaro (vortlisto)

kaj bonvolu sekvi la priskribojn de la malinstalprogramo

Atenton : La forpreno de la linio "La Vortaro (vortlisto)" malinstalos ĉiujn vortlistojn de La Vortaro