La Vortaro

LICENCO

Tiu kontrakto regas la uzadon de La Vortaro. Vi devas legi kaj akcepti ĝin por havi la rajton elŝuti, instali kaj uzi La Vortaron kaj eventuale kontribui al ĝia plibonigo.

Difino :
La termino "La Vortaro" koncernas la tradukprogramon senpage disdonata sur la TTT-ejo nomita La Vortaro (http://ŭŭŭ.la-vortaro.net) kaj elŝutebla en du partoj : la programo kaj unu aŭ pluraj vortlistoj.

Origino :
La programaro kies origina nomo estas "Dictionary Program" estas la verko de Tom van der Meijden kaj Frits van Zanten.
La esperanta adaptigo nomita "La Votaro" estis farita de Bernard VIVIER.
Fritz van Zanten rezignis pri siaj rajtoj. Tom van de Meijden restis la posedanto de la fontokodo de la programo sed transdonis al Bernard VIVIER, same kiel al ĉiu respondeculo de versio, siajn rajtojn pri la esperanta adaptigo de la programaro.

La programo "Dictionary Progam" ekzistas en diversaj lingvoj. Tiuj diversaj versioj uzas la saman programon sed alia lingvo por la interfaco kaj kiel ĉefa lingvo. La itala versio ekzemple uzas la saman programon sed la interfaco estas en la itala lingvo kaj la vortlistoj estas laŭ la modelo : itala-angla, itala-germana ktp.
La diversaj versioj estas disdonataj sur apartaj TTT-ejoj kaj devas esti konsiderataj kiel sendependaj unu de la alia. Ĉiu versio havas propran licencon kaj la kondiĉoj kiuj validas por unu versio ne povas anstataŭigi tiujn de alia versio.

Artikoloj de la kontrakto :
1) La Vortaro estas disdonata tia kia ĝi estas, sen iu ajn garantio. La respondeco de la aŭtoroj aŭ de la disdonantoj ne povus esti engaĝita kaze de damaĝo de iu ajn eco kaŭzitaj de la uzanto aŭ aliaj personoj kaj kiuj rezultus direkte aŭ nedirekte de la uzo de la programo aŭ de la vortlistoj.

2) Kiel ĉiesajo (freeŭare) La vortaro povas esti libere disdonita kondiĉe ke la dosieroj el kiuj ĝi konsistas ne estu modifitaj.

Vi do povas :
- elŝuti kaj uzi ĝin senpage, por persona au profesia uzo;
- fari kopiojn kaj sendi ilin libere;
- modifi la vortlistojn laŭ via plaĉo, uzante la funkciojn de aldono, forigo kaj modifo de
  la programo;
- krei novajn vortlistojn uzante la funkcion de la programo kiu tion permesas.

Estas malpermesite :
- vendi la programon;
- pagigi ĝian uzon;
- ekspluati ĝin por komercaj celoj;
- enigi ĝin en iu ajn financa sistemo kia estu ĝia eco (alvoko por donaco, pagendaj abonoj,
  vendo de CDromoj aŭ DVDoj, ebleco elŝuti post klako sur reklamoj ktp.);
- disigi la programon kaj la vortlistojn;
- modifi iel ajn la dosierojn el kiuj konsistas la programo aŭ la vortlistoj;
- uzi la vortlistojn kiuj akompanas la programon sen nia konsento.

3) La disdonado de La Vortaro sur senprofitaj CDromoj au DVDoj estas permesata kondiĉe ke la retadreso de la TTT-ejo de La Vortaro estu menciita sur la disko aŭ ĝia pakajo.

4) La programaro restas la propraĵo de siaj aŭtoroj kaj la uzanto ne fariĝas ĝian posedanton. Konsekvence estas malpermesite, modifi, adapti, malkompili aŭ disigi la diversajn elementojn komponantaj la programon kaj la vortlistojn. La vortlistoj ne povas esti konvertitaj kaj disdonitaj sub alia formato ol tiu proponita de La Vortaro.

5) La uzado de La Vorato kaj/aŭ la kontribuo al ĝia plibonigo estos konsiderata kiel akcepto de tiu uzkontrakto.