La Vortaro
Priskribo de la programo :

Programo senpaga (ĉiesaĵo) Versio 3.5 por Ŭindoŭs 95,98,2000 kaj NT

Per La Vortaro vi povos :

- Serĉi vorton en la listo,
- Aldoni viajn proprajn vortojn,
- Lerni vortojn laŭ via propra ritmo, el personaj lernolistoj, printi tiujn listojn,
- dank'al la funkcio "tekstotradukilo" vi povos havi la tradukon de vortoj troviĝantaj en   tekstodosiero (*.txt),
- la funkcio "Serĉo en la poŝo" permesas tuj aŭtomate traduki vorton enpoŝigitan,
- Registri kaj aŭskulti la prononcon de la vortoj,
- Krei viajn proprajn vortarojn.

Se vi deziras pliajn informojn ni invitas vin legi la rubrikon "Oftaj demandoj" de tiu paĝo, la helprubrikon de La Vortaro, aŭ skribi al ni.

Bonvolu noti ke La Vortaro estas komuna, bonvola, senpretenda projekto funkcianta dank'al la helpemo de ĉiu. Ni esperas ke vi estos indulgema. Se vi deziras alporti vian kontribuon, bonvolu legi la rubrikon "Alvoko".