La Vortaro

Kunlaboru !

La Vortaro estas senpaga programo (ĉiesaĵo), verko de du Nederlandanoj verŝajne iom frenezaj : Tom van der Meijden kaj Frits van Zanten.

En diversaj landoj, nome : Italio, Francio, Rusio, Danio, Svedio, Norvegio kaj "Esperantio" afablaj volontuloj prizorgas la disdonadon kaj la evoluigon de la programo, prizorgante tuicele TTT-ejon, respondante al retleteroj, aŭ prilaborante la kontrolon kaj la pliriĉigon de la vortlistoj.

Se vi ankaŭ deziras ekzerci tiun pasiigan aktivecon kiu rabas multe da tempo, neniun groŝon enkasigas sed, celante la interpopolan kompreniĝon, kongruas kun la idealo esperantista, ne hezitu kontakti min.

Ni serĉas personojn kiuj dezirus :

- helpi al ni por kontroli kaj/aŭ pliriĉigi la vortlistojn de la vortaroj kiujn ni proponas,
- krei novajn vortlistojn por novaj vortaroj,
- prizorgi novan version de La Vortaro, same kiel la Esperanta, Franca, Itala, Rusa, ktp. ,
- krei kaj evoluigi TTT-ejon kulturcele.