Instalado en Linux:
Dankegon al Frederico ZENITH kiu verkis tiun dosieron. Laste ĝisdatigita: 8an de Junio, 2003 Uzado de la vortaro sub Linux
Finfine eblas uzi la Vortaron en Linux! Tio fakte estis ebla ankaŭ malposte, sed nun ni donas proceduron por ekstarigi la aferon.
Wine La programo Wine permesas lanĉi vindozajn programojn sub Linux. Kvankam la plej komplikaj programoj havos verŝajne malfacilojn, programo sufiĉe simpla kiel la vortaro ne stumblas iel ajn kaj rulas bonege. Unika afero ĝis nun estas la neakirebleco de la musa rado, kvankam ĝi funkcias sub Linux, en la fenestro de la vortaro. Se vi uzas, kiel mi, Linux Gentoo, la instalado estas facilega: # emerge wine. Simile devus esti por Debian kaj apt-get. Por Mandrake, Redhat, kaj pluraj aliaj oni povas serĉi rpm-dosierojn. Por ĉi ĉiuj instaladaj procezoj, vi bezonos plejverŝajne administrajn rajtojn (root). Mi mem ekfunkciigi la Vortaron per versio 20030508. Se vi uzas KDE'n, estas verŝajne konsiderinda la ideo asociigi la dosieroj finantaj je .exe al Wine: ĉi tiel ili estos aŭtomate lanĉataj pere de Wine per simpla alklako, kaj tio faciligos plurajn taskojn. Laste, lanĉu unuafoje la komandon $ wine (kiel ordinara uzanto). Tio kreos dosierujon ".wine", kaj konfiguros la sistemon por vi. Lasta rimarko: neniam skribu "wine /tre/longa/vojo/al/dosiero.exe", sed iru unue al la ĝusta vojo kaj nur poste lanĉu la .exe-dosieron. Tio necesas por ĉiuj programoj kiuj, kiel la Vortaro, bezonas atingon al aliaj dosieroj - ĉi-kaze, la vortaraj listoj. Se vi ne faros ĉi tiel, vi verŝajne kaŭzos aperon de la sekvanta fenestro: Ĉu jam havas la Vortaron en Windows? Tiuokaze vi ne bezonas instali denove: ne konsideru la sekvantan sekcion. Nur atentu en la postaj sekcioj, kaj enmetu la ĝustan vojon al wine.exe, kiu ne plu estus $HOME/.wine/fake_windows/Program\ Files/vortaro. Instalado de la Vortaro en Wine-ĉirkaŭaĵo
Faru la sekvantajn paŝojn kiel ordinara uzanto. Vi povas sukcesi ekstarigi tutsisteman instaladon, kaj tio ne devus bezoni grandajn modifojn, sed povus kaŭzi problemojn je modifo de dosieroj, kiel aldonoj, uzo de kolorŝanĝilo kaj reakirilo kaj similaj: ili ja estas skribitaj por unuuzanta vindoza sistemo, kaj ĝi ne glate transiras al pluruzanta sistemo kiel Linux. Poste, instalu egalmaniere la vortarajn dosierojn kiujn vi deziras. Neniu granda novaĵo. Kjel forigi la bluan ekranon? Wine imitas Vindozon tre bone, kaj tio bedaŭrinde implikas ke la maŝino povas fariĝi nekontrolebla... Je instalado, se la blua ekrano ne foriras de si mem, premu la klavon "Esc". Je desperataj kazoj iru al konzolo kaj haltigu la X-servilo per # /etc/init.d/xdm stop kaj restartu per # /etc/init.d/xdm start, sed ĉi tio devus esti nenecesa. Lanĉu! Kaj se vi instalis rekte sub Linux, kaj se vi uzas jamhavatan Vindozan instalaĵon, vi devus nun povi lanĉi la programon sukcese: $ cd /vojo/al/vortaro Por lanĉi la kolorŝanĝilon, faru same: $ cd /vojo/al/vortaro
La reakirilo por Windows estas .bat-skripto, kiu ne rulas en wine. Tamen, eblas uzi la reakirinux'on: ĉi tiu skripto faras precize la samajn aferojn kiel la vindoza reakirilo, sed ĝi estas skribita por bash-konzolo. $ cd /vojo/al/vortaro ...Pli komforte lanĉu! Per tre simplaj skriptaĵoj eblas multe simpligi la lanĉon de Vortaro, Kolorŝanĝilo kaj Reakirinux. Ĉi tiuj ne estas aŭtomate instalataj ĉar:
Estu certaj ke vi metas la dosierojn en dosierujon kiu estas en la via $PATH-variablo. Por vidi kiujn dosierujon vi disponeblas, tajpu kiel uzanto: $ echo $PATHElektu unu dosierujon el la listo; plejfoje la dosierujo /usr/bin estas la plej logika ejo por ĉi tiaj skriptoj. Skripto /usr/bin/vortaro: #!/bin/bash Skripto /usr/bin/kolorsxangxilo: #!/bin/bash Skripto /usr/bin/reakirilo: #!/bin/bash Donu rulajn permesojn: chmod +x /usr/bin/reakirilo Nun vi povas lanĉi la Vortaron simple entajpado de vortaro, kolorsxangxilo kaj reakirilo sen pripensi kie vi alvokas la komandojn. ...Plej komforte lanĉu! Vi povas kompreneble krei butonon en la K-menuo (aŭ simila por Gnome ktp.), tiel ke vi tute ne bezonas uzi konzolon, kaj devas simple uzi la muson.
|